Ĥaj-simboloj por GLATKIS-aj judoj

La hebrea vorto חי ĥaj, "vivanta", en la GLATKIS-fieraj koloroj.

Antaŭ kvar jaroj mi pensis pri la defioj, kiujn la GLATKIS-a komunumo (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, kviroj, interseksuloj kaj senseksemuloj) alfrontis tra la mondo, kaj mi ekhavis la ideon fari ĥaj-simbolon en la koloroj de la GLATKIS-a fierflago. Ĥaj estas hebrea vorto, kiu signifas “vivanta”. Tiu vorto estas vaste surhavata de hebreoj kiel talismano kaj … Read more

Flagoj por GLATKIS-aj globasanoj

A mashup of the LGBTQ pride and Globasa flags

GLATKIS: gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, kviroj, interseksuloj kaj senseksemuloj. Estas la tempo en la jaro, kiam Diskord-serviloj diras “Feliĉan GLAT-fieron” kaj donas longan parolon prie. La Diskord-servilo de Globaso ne estis escepto. Kvankam mi legis ilian parolon pri la GLAT-fiero, mi tamen inspiriĝis krei fierflagojn miksitajn kun tiu de Globaso. Globaso venas de la nuna … Read more

Kiel oni diras “Liberigu Palestinon” en Tokipono?

The Palestinian flag with overlayed Toki Pona text: kulupu Palasin o ken ali! (May Palestinians have full rights!)

Tokipono estas 130-vorta minimumisma planlingvo kreita de Sonja Lang. Ĉar ĝi havas ekstreme malmultajn vortojn, oni devas vere pripensi, kion oni celas, kiam oni tradukas ion. Tial ĝi estas bonega ilo por klarigi la propran pensadon. Ne ekzistas nur unu vorto por “libera” en Tokipono. La Tokipona Vortaro, derivita de komunuma opinisondo, donas la vorton … Read more