Planlingvo de la semajno: Lang Belta, la kreolo de la asteroidzonanoj

Ĉi tiu estas la unua parto de tio, kio espereble fariĝos ĉiusemajna serio, en kiu mi prezentos (aŭ, pli ĝuste, aŭtisme priprelegetos) diversajn planlingvojn, kun emfazo al tiuj, kiuj ne estas internaciaj helplingvoj. Kiam mi havos la energion, mi intencas komenci apartan serion “Helplingvo de la semajno” aŭ “Helplingvo de la monato”. Lang Belta estas … Read more

Ĥaj-simboloj por GLATKIS-aj judoj

La hebrea vorto חי ĥaj, "vivanta", en la GLATKIS-fieraj koloroj.

Antaŭ kvar jaroj mi pensis pri la defioj, kiujn la GLATKIS-a komunumo (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, kviroj, interseksuloj kaj senseksemuloj) alfrontis tra la mondo, kaj mi ekhavis la ideon fari ĥaj-simbolon en la koloroj de la GLATKIS-a fierflago. Ĥaj estas hebrea vorto, kiu signifas “vivanta”. Tiu vorto estas vaste surhavata de hebreoj kiel talismano kaj … Read more

La nomo “Rivka” en Tokipono

La tokipona signobildo de "soweli" (besto) kun siaj okuloj anstataŭitaj de la nomo "Wika", formita el wan, insa, kulupu, ante (unu, en, grupo, alia).

En mia vidarta vivo mi uzas la nomon Rífkele dos Kécele, kiu ne tre malsamas de mia reala nomo. La nomo Rifkele estas diminutivo de Rifke, kiu estas “Rebeka” en la aŝkenaza hebrea. La moderna hebrea ekvivalento estas Rivka. En la 130-vorta minimumisma planlingvo Tokipono, oni adaptas nomojn al tre malgranda alfabeto kaj tre simpla … Read more