Planlingvo de la semajno: Lang Belta, la kreolo de la asteroidzonanoj

Ĉi tiu estas la unua parto de tio, kio espereble fariĝos ĉiusemajna serio, en kiu mi prezentos (aŭ, pli ĝuste, aŭtisme priprelegetos) diversajn planlingvojn, kun emfazo al tiuj, kiuj ne estas internaciaj helplingvoj. Kiam mi havos la energion, mi intencas komenci apartan serion “Helplingvo de la semajno” aŭ “Helplingvo de la monato”.

Lang Belta estas fikcia kreola lingvo kreita de la lingvisto kaj poligloto Nick Farmer por la televida serio The Expanse. Komence de la serio la sunsistemo estas koloniita, sed la homaro ankoraŭ ne vojaĝis preter ĝi. La unuaj esploristoj de la asteroida zono venis el la tuta mondo, kaj iliaj posteuloj, la zonanoj (Beltalowda), parolas kreolon bazitan ĉefe sur la angla, sed kun internacia vortprovizo.

La supra bildo enhavas unu el la unuaj frazoj, kiujn oni aŭdas en la lingvo: “Stay calm, unte kowlting gonya gut.” La frazo mem uzas kodŝanĝon, kiel oftas ĉe zonanoj; la frazparto “stay calm”, laŭ nia scio, estas angla kaj ne el la zonana kreolo. La tuta frazo signifas: “Restu trankvila, kaj ĉio estos en ordo.”

Por analizi la frazon:

  1. unte: el la germana vorto und
  2. kowl-ting: el la hebrea vorto כל kaj la angla vorto thing
  3. gonya: el la angla vorto gonna
  4. gut: aŭ el la germana vorto gut aŭ la angla vorto good

unte kowl-ting gonya Ø gut
kaj ĉi-o FUT KOP bona

Jam dekomence, mi opinias tre mojose, ke Farmer inkludis vortojn el la hebrea en la lingvon, malgraŭ la ebla politika kontraŭreago. Ĉar la prapatroj de la zonanoj venis el la tuta mondo, kompreneble ekzistus hebreparolantoj inter ili. La ekzisto de la moderna hebrea estas simple realaĵo pri la mondo, en kiu ni vivas.

Ne estas multaj hebreaj vortoj en Lang Belta, sed la unu hebrea vorto, kiun mi konas — kowl — estas tre ofte uzata, kaj ĝi formas la bazon de la “ĉi”-korelativoj en la lingvo (ĉio, ĉiu, ĉia, ktp).

Krom tio, la esprimo kowlting gonya gut enhavas nulan kopulon en la estonteco, kio estas tre malaĉa kaj, laŭ mia scio, malofta. La hebrea, ekzemple, uzas להיות por ĉiuj neprezencaj formoj de “esti”, malgraŭ tio, ke ĝi havas nulan kopulon en la prezenco (kvankam ĝi ofte ligas subjektojn kaj predikativojn per pronomoj). La origina signifo de להיות estis “fariĝi”, sed ĝi estis reuzita kiam necesis vorto, kiun oni povus fleksi en neprezencaj tempoj.

Simile, ankaŭ la turka permesas nulan kopulon, kaj ĝia nenula kopulo estas fleksia finaĵo (-tir, -tır, -tur, -tür, -dir, -dır, -dur-dür, laŭ la fonetika medio), sed en la estonteco ĝi uzas olacak, de olmak, ankaŭ kiu signifas “fariĝi”.

Tamen ĉi tiu frazo ne estas bona ekzemplo de la vasta gamo de lingvoj, el kiuj la zonana kreolo pruntas, do ni rigardu alian:

Den ta desh lik bodzha. Ere imbobo ta desh ubicha. Imalowda… ta ando wameku, unte ta ando shetexe.

“Tiam estis kvazaŭ eksplodo. En la ĉambro estis perfortuloj. Ili… estis kriantaj kaj pikantaj.”

  1. den: el la angla vorto then aŭ la germana vorto denn
  2. ta: supozeble el la angla fleksia finaĵo -(e)d
  3. desh: el la japana vorto です (desu), kiu sonas proksimume kiel “des”
  4. bodzha: el la mandarena vorto 爆炸 (bàozhà)
  5. ere: eble el la angla vorto here
  6. imbobo: el la zulua vorto imbobo
  7. ubicha: el la rusa vorto убийца (ubitsa)
  8. imalowda: el la anglaj vortoj him kaj load of
  9. ando: el la hispana fleksia finaĵo -ando
  10. wameku: el la japana vorto 喚く (wameku)
  11. shetexe: el la germana vorto stechen

den ta desh lik bodzha
tiam PAS EKZ kvazaŭ eksplodo

ere imbobo ta desh ubicha
LOK ĉambro PAS EKZ perfortulo

im-alowda ta ando wameku unte ta ando shetexe
PRON.3-PL PAS DAŬR krii kaj PAS DAŬR piki

Espereble oni jam ekhavas ideon pri kia estas la lingvo Lang Belta. Mi opinias ĝin unu el la plej indaj planlingvoj iam aperintaj en televida serio, kaj tio multon diras. Inter aliaj ĉarmaj vortoj estas sasa, devenanta de la duobligo de la unua silabo de multaj latinidaj vortoj kun la senco “scii”, kaj la tosto yam seng, el la kantona.

La vorto wel ankaŭ meritas apartan mencion. Ĝi signifas gravitan puton, sed kutime specife planedon. Oni ne konas alian vorton en Lang Belta por “planedo”. Zonano obsedita pri la kulturo de Tero kaj/aŭ Marso nomiĝas welwala, de wel kaj la hindia deriva finaĵo -वाला (-vālā, “-anto”). Amanto estas amawala, kaj la ĉefa partnero de pluramema homo nomiĝas ankawala (de la angla anchor, “ankro”).

Mi ankoraŭ eĉ ne traktis la nevortan parton de la lingvo, en kiu manaj gestoj estas uzataj por komuniki vastan gamon da informoj, ĉar la parolantoj pasigas multe da tempo en kosmaj skafandroj. Parte mi ne traktis ĝin simple ĉar mi mem ne multe scias pri la gestoj kaj iliaj signifoj. Sed la efiko estas doni la impreson de longa, riĉa historio kaj aparta kulturo — ĝuste tio, kion fikcia lingvo devus fari.

Kolekto de dialogo en la zonana kreolo en la serio The Expanse

Ĉi tiu blogaĵo eĉ ne proksimas al plena priskribo de la lingvo, do se vi ankoraŭ interesiĝas, vidu la televidserion The Expanse. Poste iru al la subredito Lang Belta.