Diversreligiaj preĝoj en Globaso

The Globasa flag with Sikh, Orthodox Christian, Jewish, Hindu, various (pentagram), Islamic, Catholic, and Chinese religious symbols.

Mi estas judo mian tutan vivon, sed mi estis spirita serĉanto kiel juna plenkreskulo kaj esploris ĉiajn malsamajn religiojn, ĉu por lerni pli pri ili, ĉu por lerni, se ili proponas ion pli bonan. Mi finfine lernis, ke ne ekzistas religio “pli bona”: ili ĉiuj proponas unikaĵojn, kiujn aliaj religioj ne havas, kaj ili ĉiuj … Read more

Ĥaj-simboloj por GLATKIS-aj judoj

La hebrea vorto חי ĥaj, "vivanta", en la GLATKIS-fieraj koloroj.

Antaŭ kvar jaroj mi pensis pri la defioj, kiujn la GLATKIS-a komunumo (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, kviroj, interseksuloj kaj senseksemuloj) alfrontis tra la mondo, kaj mi ekhavis la ideon fari ĥaj-simbolon en la koloroj de la GLATKIS-a fierflago. Ĥaj estas hebrea vorto, kiu signifas “vivanta”. Tiu vorto estas vaste surhavata de hebreoj kiel talismano kaj … Read more

La nomo “Rivka” en Tokipono

La tokipona signobildo de "soweli" (besto) kun siaj okuloj anstataŭitaj de la nomo "Wika", formita el wan, insa, kulupu, ante (unu, en, grupo, alia).

En mia vidarta vivo mi uzas la nomon Rífkele dos Kécele, kiu ne tre malsamas de mia reala nomo. La nomo Rifkele estas diminutivo de Rifke, kiu estas “Rebeka” en la aŝkenaza hebrea. La moderna hebrea ekvivalento estas Rivka. En la 130-vorta minimumisma planlingvo Tokipono, oni adaptas nomojn al tre malgranda alfabeto kaj tre simpla … Read more