Antaŭ kvar jaroj mi pensis pri la defioj, kiujn la GLATKIS-a komunumo (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, kviroj, interseksuloj kaj senseksemuloj) alfrontis tra la mondo, kaj mi ekhavis la ideon fari ĥaj-simbolon en la koloroj de la GLATKIS-a fierflago.
Ĥaj estas hebrea vorto, kiu signifas “vivanta”. Tiu vorto estas vaste surhavata de hebreoj kiel talismano kaj identigilo.
Hodiaŭ, vivado pli gravas al la GLATKIS-a komunumo ol iam ajn, dum tiranoj ĉirkaŭ la mondo atakas niajn komunumojn per la plena forto de la ŝtato, celante igi niajn vivojn laŭ eble plej mizeraj kaj mallongaj. Ili ne sukcesos.
GLATKIS-a ĥaj-simbolo (vidu supre)
Akiru tion je T-ĉemizo
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo
La kombinaĵo de ĥaj kun la GLATKIS-a fierflago celis fari la jenajn:
- Komuniki, ke GLATKIS-aj homoj vivas kaj estas vivoplenaj, sendepende de ĉiu ŝtata subpremado, samkiel judoj tra la mondo
- Doni pluan simbolon por la uzado de kviraj hebreoj, kia mi, por montri nian fieron pri nia duobla identeco
- Deziri longajn kaj kontentigajn vivojn al GLATKIS-aj judoj, GLATKIS-uloj, kaj judoj
Samcele mi faris la jenajn:

Lesbanina ĥaj-simbolo
Akiru tion je T-ĉemizo
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo

Virgeja ĥaj-simbolo
Akiru tion je T-ĉemizo
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo

Ambaŭseksema ĥaj-simbolo
Akiru tion je T-ĉemizo
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo

Ĉiuseksema ĥaj-simbolo
Akiru tion je T-ĉemizo
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo

Transgenra ĥaj-simbolo
Akiru tion je T-ĉemizo
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo

Neduuma ĥaj-simbolo
Akiru tion je T-ĉemizo
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo

Interseksa ĥaj-simbolo
Akiru tion je T-ĉemizo
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo

Senseksema ĥaj-simbolo
Akiru tion je T-ĉemizo
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo

Senromantikama Chai
Akiru tion je T-ĉemizo
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo
Esperable tiuj servos kiel inspiro al ambaŭ komunumoj kaj ilia intersekco, ke ni plu vivadu, malgraŭ ĉio, kio okazos. Ili ne povas elimini nin, ili ne povas forviŝi nin. Ni postvivos ilin.