Komparo inter Globaso kaj Esperanto pere de la Ekzercaro: La feino

Juna virino ĉe arbara ponto donas akvon al malriĉa maljunulino.

Jen la daŭrigo de mia komparo inter Esperanto kaj Globasa pere de la Ekzercaro. Ĉi tiu blogaĵo estas dediĉita al La feino; la intermezaj sekcioj estos tradukitaj en la venonta parto de ĉi tiu serio. Peari (La feino) 11 Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia … Read more

Komparo inter Globaso kaj Esperanto pere de la Ekzercaro: 5-10

La Fundamento de Esperanto de L. L. Zamenhof: Gramatiko, Ekzercaro, Universala Vortaro

La triparta Fundamento de Esperanto formas la bazon de la moderna lingvo. Kvankam komencante per 16-regula gramatiko, ĝi ellaboras la praktikan regularon pere de la Ekzercaro. Dank’ al la Ekzercaro gramatikistoj povas derivi la plenan gramatikon de la lingvo. Kiel lernanto de Globaso mi kredis, ke estus amuze traduki la Ekzercaron en ĝin kaj afiŝadi … Read more

Diversreligiaj preĝoj en Globaso

The Globasa flag with Sikh, Orthodox Christian, Jewish, Hindu, various (pentagram), Islamic, Catholic, and Chinese religious symbols.

Mi estas judo mian tutan vivon, sed mi estis spirita serĉanto kiel juna plenkreskulo kaj esploris ĉiajn malsamajn religiojn, ĉu por lerni pli pri ili, ĉu por lerni, se ili proponas ion pli bonan. Mi finfine lernis, ke ne ekzistas religio “pli bona”: ili ĉiuj proponas unikaĵojn, kiujn aliaj religioj ne havas, kaj ili ĉiuj … Read more

Ĥaj-simboloj por GLATKIS-aj judoj

La hebrea vorto חי ĥaj, "vivanta", en la GLATKIS-fieraj koloroj.

Antaŭ kvar jaroj mi pensis pri la defioj, kiujn la GLATKIS-a komunumo (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, kviroj, interseksuloj kaj senseksemuloj) alfrontis tra la mondo, kaj mi ekhavis la ideon fari ĥaj-simbolon en la koloroj de la GLATKIS-a fierflago. Ĥaj estas hebrea vorto, kiu signifas “vivanta”. Tiu vorto estas vaste surhavata de hebreoj kiel talismano kaj … Read more

Flagoj por GLATKIS-aj globasanoj

A mashup of the LGBTQ pride and Globasa flags

GLATKIS: gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, kviroj, interseksuloj kaj senseksemuloj. Estas la tempo en la jaro, kiam Diskord-serviloj diras “Feliĉan GLAT-fieron” kaj donas longan parolon prie. La Diskord-servilo de Globaso ne estis escepto. Kvankam mi legis ilian parolon pri la GLAT-fiero, mi tamen inspiriĝis krei fierflagojn miksitajn kun tiu de Globaso. Globaso venas de la nuna … Read more

La nomo “Rivka” en Tokipono

La tokipona signobildo de "soweli" (besto) kun siaj okuloj anstataŭitaj de la nomo "Wika", formita el wan, insa, kulupu, ante (unu, en, grupo, alia).

En mia vidarta vivo mi uzas la nomon Rífkele dos Kécele, kiu ne tre malsamas de mia reala nomo. La nomo Rifkele estas diminutivo de Rifke, kiu estas “Rebeka” en la aŝkenaza hebrea. La moderna hebrea ekvivalento estas Rivka. En la 130-vorta minimumisma planlingvo Tokipono, oni adaptas nomojn al tre malgranda alfabeto kaj tre simpla … Read more

Kiel oni diras “Liberigu Palestinon” en Tokipono?

The Palestinian flag with overlayed Toki Pona text: kulupu Palasin o ken ali! (May Palestinians have full rights!)

Tokipono estas 130-vorta minimumisma planlingvo kreita de Sonja Lang. Ĉar ĝi havas ekstreme malmultajn vortojn, oni devas vere pripensi, kion oni celas, kiam oni tradukas ion. Tial ĝi estas bonega ilo por klarigi la propran pensadon. Ne ekzistas nur unu vorto por “libera” en Tokipono. La Tokipona Vortaro, derivita de komunuma opinisondo, donas la vorton … Read more