La nomo “Rivka” en Tokipono

En mia vidarta vivo mi uzas la nomon Rífkele dos Kécele, kiu ne tre malsamas de mia reala nomo. La nomo Rifkele estas diminutivo de Rifke, kiu estas “Rebeka” en la aŝkenaza hebrea. La moderna hebrea ekvivalento estas Rivka.

En la 130-vorta minimumisma planlingvo Tokipono, oni adaptas nomojn al tre malgranda alfabeto kaj tre simpla silaba strukturo, sed alie sekvas la prononcon en la lingvoj, de kiuj ili devenas. La literoj estas a, e, i, j, k, l, m, n, o, p, s, t, u kaj w, kaj silaboj povas finiĝi nur per n aŭ per neniu konsonanto. Silaboj ne povas komenciĝi per ji, ti, wowu. Ne estas r en Tokipono, do alia litero devas anstataŭi ĝin.

La jida r estas tipe guturalo, teknike voĉa uvulara trilo aŭ voĉa uvulara frikativo. Tion oni transliterumus per k en la jida, produktante *Kikele. Kikele?! Ho ve! Tio tro similas al ofendvorto kontraŭ judoj en la angla. Tion mi ne volas. Sed la jida r ankaŭ povas esti alveolaro, produktante *Likele. Nu, tio ne estas malbona, sed ne tiel mi parolas la jidan. Ne por nenio mi lernis fari uvularan trilon!

Ni rigardu la hebrean, laŭ la moderna kompromisa elparolo inter la sefarda kaj aŝkenaza hebreaj prononcoj. Jes, jes, mi scias, sed tiel la plimulto de judoj elparolas la hebrean hodiaŭ. Tiel mi lernis elparoli ĝin. Kiam mi iras al sinagogo, ni preĝas tiumaniere. Mi ne estas sufiĉe pia por preĝi aŭ legi Toraon en la aŝkenaza hebrea.

En la hebrea, mia nomo estas Rivka. La hebrea r estas uvulara alproksimanto, elparolita per sentuŝa proksimiĝo de la langodorso al la uvulo. Oni preskaŭ ĉiam tradukas alproksimantojn en Tokipono per jw. ji ne estas permesata, do mia nomo devas fariĝi Wika. Mi estas kato, kiu estas speco de mamulo (soweli), do mi estas soweli Wika.

En la bildo supre de la paĝo, la nomo “Wika” estas formita el kvar tokiponaj vortoj: wan, insa, kulupu, ante. Tio ne estas hazardaĵo sed referencas la fremdecon, kiun mi sentas preskaŭ la tutan vivon, kvankam en lastaj jaroj tio sufiĉe malpliiĝis. En malbona aŭ arkaika Tokipono, wan insa kulupu ante signifas “unu en grupo alia”.

Mi scias, ke mi ne estas la sola homo, kiu spertis fremdiĝon, do mi ne vere estas sola eĉ tiel. Sed tio estas ofta sento tra mia vivo, do gravas al mia identeco. Se via nomo estas Rivka, vi rajtas literumi vian nomon tute alie. La elektitaj simboloj eĉ ne devas gravi al via identeco, sed oni ofte faras tion kiam eble. Ja estas tre limigita kvanto de tokiponaj signobildoj, el kiuj oni povas elekti, sed estas bone kiam oni povas fari tion.

La komentoj estas fermitaj, ĉar la kontraŭspamilo Akismet ne estas senpaga por komerca uzado.