Tokipono estas 130-vorta minimumisma planlingvo kreita de Sonja Lang. Ĉar ĝi havas ekstreme malmultajn vortojn, oni devas vere pripensi, kion oni celas, kiam oni tradukas ion. Tial ĝi estas bonega ilo por klarigi la propran pensadon.
Ne ekzistas nur unu vorto por “libera” en Tokipono. La Tokipona Vortaro, derivita de komunuma opinisondo, donas la vorton pona, kiu signifas “bona”, kiel la ĉefan tradukon. La alia temrilata traduko donita estas ken, kiu signifas “povi”. Ĉi lasta pli bone reprezentas, kion mi celas, kiam mi diras la vorton “libera”, sed ĉu ĝi sufiĉas?
Nuntempe, palestinanoj ne rajtas moviĝi tra sia propra lando. Ili ne rajtas reiri al siaj hejmoj, kies ŝlosilojn ili ankoraŭ tenas, decidi sian propran sorton, aŭ eĉ iri al sia lernejo en multaj okazoj. Ili ne estas liberaj de bombadoj, aŭ de kolektiva puno, kaj ili ne havas la liberon ekzisti en sia propra lando, liberaj de suspektado kaj malamo.
Antaŭ pli ol jardeko, kiam mi estis homo multe pli kolera, mi tradukis “Liberigu Palestinon” sekve:
o weka tan ma Pilisin!
For de Palestino!
Kvankam multaj homoj ja celas diri tion, kiam ili diras “liberigu Palestinon”, kaj tial ĝi estas valida traduko, hodiaŭ mi ne opinias tion. Endas agnoski, ke tio ankaŭ ne estas mia decido, sed tamen ne tion mi mem volas diri, kiam mi diras “liberigu Palestinon”. Alia parolanto de Tokipono, jan Tepan (Stephan Schneider), poste elpensis tradukon, kiu laŭ mi pli bone atingas la sencon de “libera”:
o pana e ken ali tawa ma Pilisin!
Donu ĉiujn rajtojn/kapablojn/povojn al Palestino!
[Tatoeba]
Tiu vortparo ken ali – laŭvorte “povi ĉion” – laŭ mi atingas la sencon de “libereco” pli bone ol ĉio. Jarojn poste, mi plu simpligis la frazon de jan Tepan, ŝanĝante lian frazon al jan Pilisin o ken ali, kaj kreis la unuan revizion de mia tokipona desegno “Liberigu Palestinon”. Tiam min mesaĝis Sonja Lang, kiu diris al mi, ke nomo apud la vorto jan estas la nomo de la homo kaj ne de ties grupo. Krome, la loka elparolo estas pli proksima al Palasin ol Pilisin, kiu estas pli literaturlingva.

kulupu Palasin o ken ali!
La palestina popolo havu ĉiujn rajtojn/kapablojn/povojn!
Akiru tion je glumarko (ĉiuj profitoj al World Central Kitchen)
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo
La demando tiam estis starigita al mi, ĉu tio signifas, ke mi opinias, ke la palestinanoj rajtas fari ĉion necesan por liberiĝi. Kaj mia opinio estas, ke ili rajtas fari ĉion, kion aliaj grupoj rajtas fari. Tio signifas, ke perforta rezistado por atingi suverenecon estas justa, ĉar popoloj malofte atingas tion alimaniere. Sed devus esti memkompreneble, ke neniu en la mondo rajtas fari ĉion. Neniu rajtas fari militkrimojn aŭ krimojn kontraŭ la homaro. Mi estis memorigita pri tio, ke ankaŭ islamo havas propran kodon pri kiel fari militon, samkiel la plimulto de religioj kaj kulturoj.
Oni proponis ke mi ŝanĝu tion al ken ali pona (havu ĉiujn bonajn rajtojn/kapablojn/povojn), sed tion mi ne ŝatas. Libereco estas, grandparte, la libereco agi malĝuste. Estas granda gamo de aferoj, kiuj estas ike (malbonaj), al kiuj libera homo rajtas. Mensogi, ekzemple.
Mi ankoraŭ kredas, ke ken ali, kvankam neperfekta, estas la plej simpla kaj bona maniero traduki la vorton “libera”. Tamen mi faris alian desegnon responde al la kritiko:

kulupu Palasin o lawa e ona sama!
Palestinanoj regu sin!
Akiru tion je glumarko (ĉiuj profitoj al World Central Kitchen)
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo
Kiel vi povas vidi, malgraŭ la ambigueco de la plimulto de siaj vortoj, Tokipono ofte devigas homojn esti pli klaraj pri tio, kion ili celas diri, ol natura lingvo. Tial ĝi estas interesa vehiklo por politikaj diskutoj kaj por klarigi la proprajn politikajn starpunktojn.
Mi devas mencii alian tradukon, kiun mi parte elpensis, inspirita de iu en la tokipona Diskord-servilo ma pona pi toki pona:
o weka e lawa Isale tan ma Palasin!
Forigu la ŝtaton Israelo el Palestino!
Tiu estas pli bona ol la unua maniero, kiel mi diris tion. Mi ankoraŭ preferas kulupu Palasin o ken ali, sed kredis tion menciinda.
La komentoj estas fermitaj, ĉar la kontraŭspamilo Akismet ne estas senpaga por komerca uzado.