Flagoj por GLATKIS-aj globasanoj

GLATKIS: gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, kviroj, interseksuloj kaj senseksemuloj.

Estas la tempo en la jaro, kiam Diskord-serviloj diras “Feliĉan GLAT-fieron” kaj donas longan parolon prie. La Diskord-servilo de Globaso ne estis escepto. Kvankam mi legis ilian parolon pri la GLAT-fiero, mi tamen inspiriĝis krei fierflagojn miksitajn kun tiu de Globaso.

Globaso venas de la nuna generacio de internaciaj helplingvoj, kiuj angle nomiĝas worldlangs (tutmonddevenaj helplingvoj). Tio signifas, ke ĝia vortaro kaj gramatiko devenas de lingvaj familioj tra la tuta mondo. Ĝi ne havas tiom da parolantoj, kiom Esperanto, sed ĝi respondas al, kaj celas korekti, la eŭropcentrismon, kiun multaj vidas en Esperanto. Krome ĝi estas mia plej ŝatata tutmonddevena helplingvo.

Ni rigardu la ordinaran Globaso-flagon:

La Globaso-flago. Blua kampo kun blanka sago sur ĝi, kaj ene de tio, kompleka geometria figuro farita el interkovrantaj cirkloj verdaj kaj bluaj.

Globasali bandera

Akiru tion je glumarko
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo

La Globaso-flago iusence prezentas defion al la farado de fierflagoj, ĉar multaj enhavas blankon kaj la Globaso-flago ne havas dividlinion inter siaj blanka kaj bluaj areoj. Aliaj havas helajn kolorojn, kiuj ne bone miksiĝas kun blanko sen linio. Tial mi elektis aldoni nigran linion ĉirkaŭ la sago sur ĉiu fierflago. Jen la globasaj fierflagoj, kiujn mi ĝis nun faris:

Miksaĵo inter la GLAT-fiera kaj Globasa flagoj.

Lesboyen, geyyen, duajensifilyen, trasyen, kwiryen, intrejensiyen, nenseksoyen ji max ete (LGDTKIN+).

Akiru tion je glumarko
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo

Miksaĵo inter la globasa kaj lesbanin-fiera flagoj

Lesboyen

Akiru tion je glumarko
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo

Miksaĵo inter la globasa kaj virgej-fiera flagoj

Gey manixu

Akiru tion je glumarko
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo

Miksaĵo inter la ambaŭseksema fiera kaj globasa flagoj

Duajensifilyen

Akiru tion je glumarko
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo

Miksaĵo inter la ĉiuseksema fiera kaj globasa flagoj

Moyjensifilyen

Akiru tion je glumarko
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo

Miksaĵo inter la transgenra fiera kaj globasa flagoj

Trasyen

Akiru tion je glumarko
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo

Miksaĵo inter la neduuma fiera kaj globasa flagoj

Nenduayen

Akiru tion je glumarko
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo

Miksaĵo inter la interseksa fiera kaj globasa flagoj

Intrejensiyen

Akiru tion je glumarko
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo

Miksaĵo inter la senseksema fiera kaj globasa flagoj

Nenseksoyen

Akiru tion je glumarko
Aŭ elŝutu ĝin de la Vikimedia Komunejo