La supra arto estis farita de Daniyal Maqsood.
Ĉi-semajne mi skribas pri Venediko, pole-inspirita latinida planlingvo situanta en la universo Ill Bethisad. Ill Bethisad estas komuna alternativhistoria universo uzata de multaj planlingvistoj ekde la mezaj 1990-aj jaroj, kaj enhavas multe pli da latinidaj lingvoj ol nia mondo. La unua planlingvo situigita en ĝi estis Brithenigo, kimre-inspirita brita latinida lingvo, en mondo kie la romianoj sukcesis reteni Brition multe pli longe. Mi pripensis skribi pri ĝi ĉi-semajne, sed tio estas jam multegafoje diskutita temo inter planlingvaj blogantoj kaj videoblogantoj, do mi decidis fari ion malsaman kaj skribi anstataŭe pri Venediko.
Venediko estas kreaĵo de Jan van Steenbergen, kiu ankaŭ kunkreis la interslavan kaj gastigas la informojn de Andrew Smith pri Brithenigo. En la universo Ill Bethisad, la romianoj sukcesis etendi sian regadon ĝis la lando de la venedoj, konsiderataj kiel la prapatroj de la poloj, kaj sukcese romianigis ilin. En la nuna tempo de tiu universo, Venediko (propralingve “Wenedyk,” en la angla ankaŭ “Venedic”) estas la lingvo de la Respubliko de la Du Kronoj, bazita sur la historia Pola-Litova Unio. Vidu version de ĝia flago en la supra landpilko, kiu kompreneble (almenaŭ por tiuj, kiuj konas la memeon) diras: “Venedio ne povas en la kosmon.”
Kiel la pola, Venediko ne havas artikolojn, kio distingas ĝin disde ĉiuj ekzistantaj latinidaj lingvoj. Krome, malkiel la plimulto de la modernaj latinidaj lingvoj de nia mondo, Venediko iagrade konservis la kazan sistemon de la malfrua vulgarlatina. Tio ne estas tiel stranga ideo: la malnovfranca havis dukazan sistemon, nominativan kaj oblikvan, antaŭ ol fine perdi ĝin, kaj la rumana konservas kvinkazan sistemon. Venediko havas trikazan sistemon: rektan kazon (nominativon/akuzativon), dativon, kaj genitivon.
Venediko ankaŭ konservas neŭtran genron, kaj, malkiel en la rumana, ĝi ne estas simple vira en la singularo kaj ina en la pluralo; ĝi devenas rekte de la latina neŭtro. Ekzemple, la neŭtra substantivo wad signifas “vojo,” kaj ĝia pluralo estas wada. Ŝajnas, ke ĝi devenas de la latina vorto vadum, signifanta travadejon aŭ transirejon, kies pluralo estas vada (prononcate same kiel wada). La ekzisto de neŭtra genro en Venediko estas komprenebla, ĉar la vulgarlatina frue havis neŭtran genron antaŭ ol perdi ĝin. Ankaŭ, konsiderante ke temas pri latinida lingvo imitanta la polan, estas logike, ke ĝi havu trigenran sistemon, tiel same kiel la slavaj lingvoj.
Venediko estas prononcata precize kiel la pola, inkluzive de la “nazaj vokaloj” kaj la distingoj inter malmolaj kaj molaj konsonantoj. Substantivoj apartenas al tri deklinacioj, plus aro da nekutimaj substantivoj:
- Unua deklinacio (finiĝanta per -a): jekuna, ina, “virino.” Genitiva singularo jekunie, dativa singularo jekunie, rekta pluralo jekunie, genitiva pluralo jekunar, dativa pluralo jekuniew.
- Dua deklinacio (finiĝanta per malmola aŭ mola konsonanto):
- Viraj vortoj por homoj (rekta pluralo per -i aŭ -y):
- Malmolradikaj: moszkieł, vira, “viro.” Genitiva singularo moszkłu, dativa singularo moszkli, rekta pluralo moszkli, genitiva pluralo moszkłór, dativa pluralo moszklew.
- Molradikaj: poterz, vira, “patro.” Genitiva singularo potrze, dativa singularo potrzy, rekta pluralo potrzy, genitiva pluralo potrzór, dativa pluralo potrzew.
- Viraj vortoj por bestoj kaj objektoj (rekta pluralo per -ie):
- Malmolradikaj: dom, vira, “domo.” Genitiva singularo domu, dativa singularo domi, rekta pluralo domie, genitiva pluralo domór, dativa pluralo domiew.
- Molradikaj: jań, vira, “ŝafido.” Genitiva singularo janie, dativa singularo jani, rekta pluralo janie, genitiva pluralo janiór, dativa pluralo janiew.
- Neŭtraj substantivoj (rekta pluralo per -a):
- Malmolradikaj: wad, neŭtra, “vojo.” Genitiva singularo wadu, dativa singularo wadzi, rekta pluralo wada, genitiva pluralo wadór, dativa pluralo wadziew.
- Molaradikaj: mużej, neŭtra, “muzeo.” Genitiva singularo mużeje, dativa singularo mużei, rekta pluralo mużeja, genitiva pluralo mużejór, dativa pluralo mużejew.
- Vortoj finiĝantaj per –mię: argumię, neŭtra, “argumento.” Genitiva singularo argumiętu, dativa singularo argumięci, rekta pluralo argumięta, genitiva pluralo argumiętór, dativa pluralo argumiętew.
- Vortoj finiĝantaj per -o: foto, neŭtra, “fotografaĵo.” Genitiva singularo fotu, dativa singularo foci, rekta pluralo fota, genitiva pluralo fotór, dativa pluralo fotew.
- Vortoj finiĝantaj per -um: album, neŭtra, “albumo.” Genitiva singularo albu, dativa singularo albi, rekta pluralo alba, genitiva pluralo albór, dativa pluralo albew.
- Viraj vortoj por homoj (rekta pluralo per -i aŭ -y):
- Tria deklinacio:
- Inaj vortoj (rekta pluralo per -ie aŭ -e):
- Malmolradikaj: noc, ina, “nokto.” Genitiva singularo noce, dativa singularo nocy, rekta pluralo noce, genitiva pluralo nocy, dativa pluralo nocew.
- Molradikaj: pęć, ina, “ponto.” Genitiva singularo pęcie, dativa singularo pęci, rekta pluralo pęcie, genitiva pluralo pęci, dativa pluralo pęciew.
- Neŭtraj vortoj (rekta pluralo per -a):
- Konsonantradikaj: kród, neŭtra, “koro.” Genitiva singularo krodzie, dativa singularo krodzi, rekta pluralo krodza, genitiva pluralo krodzy, dativa pluralo krodziew.
- Vortoj finiĝantaj per –mię: numię, neŭtra, “nomo.” Genitiva singularo numnię, dativa singularo numni, rekta pluralo numna, genitiva pluralo numien, dativa pluralo numniew.
- Vortoj finiĝantaj per -u: ciępu, neŭtra, “tempo.” Genitiva singularo cięprze, dativa singularo cięprzy, rekta pluralo ciępra, genitiva pluralo ciępr, dativa pluralo cięprzew.
- Vortoj finiĝantaj per vokala -r: fołgr, neŭtra, “fulmo.” Genitiva singularo fołgrze, dativa singularo fołgrzy, rekta pluralo fołgra, genitiva pluralo fołgr, dativa pluralo fołgrzew.
- Inaj vortoj (rekta pluralo per -ie aŭ -e):
- Diversaj nekutimaj substantivoj, ĉiu deklinaciata malsame: unu ekzemplo estas dzej, “tago.” Genitiva singularo dzei, dativa singularo dzei, rekta pluralo dzeje, genitiva pluralo dzejór, dativa pluralo dzejew.
Verboj apartenas al okklasa sistemo, distingata kaj per la infinitivo, kaj per la perfekta formo, kie certaj finaĵoj de certaj klasoj kaŭzas palataligon de la fina radika konsonanto (markita per ‘):
- Klaso 1 (el la latinaj verboj kun la finaĵo -are, sed ne -iare): infinitivo per -ar, perfekto per -‘e. Ekzemplo: jemar (“ami”), el amāre.
- Klaso 2 (el latinaj verboj kun la finaĵoj -ēre kaj -iare): infinitivo per -‘ar, perfekto per -ji kun depalataligo. Ekzemploj: dzielar (“detrui”), el dēlēre, kaj kruczar (“transiri”), el cruciāre.
- Klaso 3 (el latinaj verboj kun la finaĵo -ēre): infinitivo per -‘ar, perfekto per -y. Ekzemplo: dolar (“dolori”), el dolēre.
- Klaso 4 (el latinaj verboj kun la finaĵo -ēre): infinitivo per -‘ar, perfekto per -szy. Ekzemplo: widziar (“vidi”), el vidēre
- Klaso 5 (el latinaj verboj kun la finaĵo -īre): infinitivo per -‘er, perfekto per -ji. Ekzemplo: udzier (“aŭdi”), el audīre.
- Klaso 6 (el latinaj verboj kun la finaĵo -īre): infinitivo per -‘er, perfekto per -y. Ekzemplo: oprzer (“malfermi”), verŝajne el aperīre.
- Klaso 7 (el latinaj verboj kun la finaĵo -ere): infinitivo per -‘er, perfekto per -szy. Ekzemplo: więdzier (“vendi”), el vendere.
- Klaso 8 (el la latinaj verboj kun la finaĵo -scere): infinitivo per -szczer, perfekto per -ski. Ekzemplo: krzeszczer (“kreski”), el crēscere.
Adjektivoj perdis la distingon inter deklinacioj kaj nun distingas nur inter malmolaj kaj molaj radikoj. La vira pluralo uziĝas nur ĉe virseksaj personoj, dum ĉiuj aliaj viraj pluraloj kaj neŭtraj pluraloj uzas la “alian” deklinacion.
- Malmolaj radikoj: bony, “bona” (vira kaj neŭtra singulara rekta formo). Vira/neŭtra genitiva singularo bonu, vira/neŭtra dativa singularo boni, vira rekta pluralo boni, genitivo bonór, dativo boniew. Ina rekta singularo bona, genitivo/dativo boniej, rekta pluralo bonie, genitivo bonar, dativo boniew. “Alia” rekta pluralo bonie, genitivo bonór, dativo boniew.
- Molaj radikoj: froci, “forta” (vira kaj neŭtra singulara rekta formo). Vira/neŭtra genitiva singularo frociu, vira/neŭtra dativa singularo froci, vira rekta pluralo froci, genitivo frociór, dativo frociew. Ina rekta singularo frocia, genitivo/dativo frociej, rekta pluralo frocie, genitivo frociar, dativo frociew. “Alia” rekta pluralo frocie, genitivo frociór, dativo frociew.
Ekzistas ankaŭ, kiel en multaj slavaj lingvoj, inkluzive de la pola, mallongigita formo de adjektivoj, uzata en predikativoj kaj substantivigitaj adjektivoj. Ekzemple, grędzi dom signifas “granda domo” aŭ “la granda domo,” dum Ił dom je grądź signifas “Tiu domo estas granda.” Krome, Wenedyk estas la mallongigita formo de wenedki, signifanta “veneda” (rilata al la Venedi).
La unua parto de Artikolo 1 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en Venediko tradukiĝas: “Tuci ludzie noszczę sie liwrzy i jekwali z rześpiece świej dzińtacie i swór drzecór.” Ni analizu tion:
- tuci: “ĉiuj,” el la latina vorto tōtī, vira pluralo de totus, signifanta “tuta,” aŭ “ĉiuj” en ĝiaj modernaj posteuloj.
- ludzie: “homoj,” el la pola vorto ludzie, signifanta “homoj.”
- noszczę sie: “naskiĝas,” el la latina vorto nāscere, signifanta “naskiĝi,” kaj se, signifanta “sin.” En Venediko, tio fariĝas refleksiva verbo.
- liwrzy: “liberaj,” el la latina vorto līberī, vira pluralo de liber, signifanta “libera.”
- i: “kaj,” el la latina vorto et, signifanta “kaj,” kvankam ĝi identas kun la pola i.
- jekwali: “egalaj,” el la latina vorto aequālēs, vira pluralo de aequālis, signifanta “egala.”
- z: “sub,” el la latina sub, signifanta “sub.”
- rześpiece: el la latina vorto respectus, signifanta “retrorigardo” aŭ “respekto.”
- z rześpiece: idiomaĵo, “el la vidpunkto de.”
- świej, swór: “sia(j),” el la latinaj vortoj suae kaj suōrum, signifanta “sia propra,” aŭ “lia/ŝia/ĝia/ilia” en ĝiaj modernaj posteuloj.
- dzińtacie: “de digno,” el la latina vorto dignitātis, signifanta “de digno”
- drzecór: “de rajtoj,” el la latina vorto dīrēctōrum, kiu en la vulgarlatina ekhavas la signifon “de rajtoj” aŭ “de titoloj.”
tuci ludzie no-szczę sie liwrz-y i jekwal-i z rześpiec-e św-iej dzińtac-ie i sw-ór drzec-ór
ĈIU homo naskiĝ-3PL.PRSNT PRO.REFL liber-PL KAJ egal-PL sub respekt-GEN PRO.3POS-F.SG.GEN digno-GEN KAJ PRO.3POS-M.PL.GEN rajt-GEN.PL
Dume, ni rigardu la plej faman parton de la “Ringo-Poemo” el La Mastro de l’ Ringoj, en Venediko:
Wyn jądeł prokód rzeżer łosz tutór,
Wyn jądeł prokód łosz jęwnier,
Wyn jądeł prokód kolżer łosz tutór,
I o cembartać olegar.
- wyn: “unu,” el la latina vorto ūnus, “unu.”
- jądeł: “ringo,” el la latina vorto annellus, atestita alternativa formo de ānellus, “ringo.”
- prokód: “por ke,” el pro (“por”) + kód (“ke”), el la latina vorto prō, “por,” kaj la vulgarlatina signifo de quod, “ke (komplementiga).”
- rzeżer: “regi,” el la latina vorto regere (regi).
- łosz: “ilin,” el la latina vorto illōs (ilin).
- tutór: “de ĉiuj,” el la latina vorto tōtōrum (de ĉiuj).
- jęwnier: “trovi,” verŝajne el la latina vorto invenīre (trovi).
- kolżer: “kolekti,” el la latina vorto colligere (kolekti, kunigi, kunvenigi).
- i: denove, tio venas el la latina vorto et.
- o: “al,” eble el la latina ob (direkte al).
- cembartać: “mallumo,” verŝajne el fikcia vulgarlatina vorto tenebritās (mallumo).
- olegar: “ligi,” verŝajne el la latina vorto obligāre (ligi, kutime nelaŭvorte).
wyn jądeł pro-kód rzeż-er ł-osz tut-ór
unu ringo por-COMP reg-INF PRO.3-ACC.PL ĉiu-GEN.PL
wyn jądeł prokód ł-osz jęwn-ier
unu ringo por-COMP PRO.3-ACC.PL trov-INF
wyn jądeł prokód kolż-er ł-osz tut-ór
unu ringo por-COMP kolekt-INF PRO.3-ACC.PL ĈIU-GEN.PL
i o cembartać oleg-ar
KAJ AL mallumo lig-INF
La detalo investita en la kreadon de Venediko estas vere mirinda; estas granda plezuro esplori kaj legi pri ĝi, same kiel pri Brithenigo pro similaj kialoj. Se vi ankoraŭ ne enprofundiĝis en la profundan mondon Ill Bethisad, mi tre rekomendas ekkoni Venedikon, Brithenigon, kaj Jovianon, miajn tri plej ŝatatajn el tiuj, kiujn mi ĝis nun trafis. Sed ekzistas multe pli da lingvoj en tiu mondo, pri kiuj mi ankoraŭ eĉ ne lernis. Ĝi estis vere aminda kunlabora projekto inter planlingvistoj, tia, kian mi ŝatus revidi pli ofte hodiaŭ.
Ĝis nun mi daŭrigis la serion “Planlingvo de la semajno” dum du semajnoj. Ni vidu, kion alportos la venonta semajno. Mi esperas, ke vi ĝuas legi pri ĉi tiuj planlingvoj tiom, kiom mi ĝuas esploradi kaj skribi pri ili.