Mi estas judo mian tutan vivon, sed mi estis spirita serĉanto kiel juna plenkreskulo kaj esploris ĉiajn malsamajn religiojn, ĉu por lerni pli pri ili, ĉu por lerni, se ili proponas ion pli bonan. Mi finfine lernis, ke ne ekzistas religio “pli bona”: ili ĉiuj proponas unikaĵojn, kiujn aliaj religioj ne havas, kaj ili ĉiuj havas problemojn. Do mi finfine simple sekvis la religion de mia popolo.
(Por mi, kaj por multaj judoj, “sekvi la religion” ne temas pure pri kredo. Mi lastatempe fariĝis agnostikulo post jardeko kiel ateisto.)
Hieraŭ kaj hodiaŭ, mi klopodis traduki preĝojn, himnojn kaj kredkonfesojn de diversaj tradicioj al Globaso, kiel parto de klopodo diversigi la sekcion de la retejo de Globaso, kiu temas pri spirita literaturo. Iuj el ili eble aŭ eble ne reeldoniĝos en la retejo, sed aliaj certe ne. Mi disponebligos ĉiujn ĉi tie pro tio. Ĉi tio ne estas plena aprobo de tiuj religioj, nek malaprobo, sed ĝi simple diras, ke mi ŝatas la preĝojn kaj sentis la volon traduki ilin.
La esperanta traduko sube de ĉiu el tiuj preĝoj ne estas oficiala, sed estas pli laŭvorta traduko el la Globaso.
Beno pri bona sano (zoroastrismo)
Kilo mara sehaya, kilo mara sehaya!
Kilo mara sehaya, kilo mara sehaya!
Kilo mara sehaya, kilo mara sehaya!
Milfoje sanon, milfoje sanon!
Milfoje sanon, milfoje sanon!
Milfoje sanon, milfoje sanon!
Ŝema (judismo)
Am ore, Israel! Prabu sen imisu Teo, Prabu sen un Te!
Ji yu xa lubi Prabu, yusu Teo, fe yusu total tutum, fe yusu total ruho, ji fe yusu total kowa. Ji hin lexi hu mi nundin amiru da tas yu xa sen fe yusu tutum. Yu xa alim oto tas yusu bete, ji yu xa pala tem oto denwatu hu yu side in yusu baytu ji denwatu hu yu anda fol dolo, hu yu xorleta ji hu yu xorestay. Yu xa binde oto kom ixara per yusu hanta, ji oto xa sen memorigi intre yusu oko. Ji yu xa eskri oto per dwercomen de yusu baytu ji per yusu daydwer.
Aŭdu, Israelo! La Eternulo estas nia Dio, la Eternulo estas unu!
Kaj vi amos la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro, per via tuta animo, kaj per via tuta potenco. Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi hodiaŭ ordonas al vi, estos en via koro. Kaj vi instruos ilin al viaj infanoj, kaj vi parolos pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur la vojo, kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi stariĝas. Vi bindos ilin kiel signon je via mano, kaj ili estos memorigilo inter viaj okuloj. Vi skribos ilin je la pordoflankoj de viaj domoj kaj sur viaj pordegoj.
Pavamana-mantro (hinduismo)
Ex falsoya, am lide mi cel satiya,
Ex luminkalya, am lide mi cel lumin,
Ex morya, am lide mi cel morcukalya.
El falseco konduku min al vero,
El mallumo konduku min al lumo,
El morto konduku min al senmorteco.
Dona nobis pacem (katolikismo)
Am gibe tas imi xanti.
Donu al ni pacon.
Ŝahada (islamo)
No hay teo minus Teo. Mohamad sen mesajeyen fe Teo.
Ne ekzistas dio krom Dio. Mahometo estas la mesaĝisto de Dio.
Preĝo por scio (islamo)
Misu Prabu, am maxgi misu jixi.
Eternulo, pliigu mian scion.
Serenpreĝo (protestantismo)
Teo, am gibe tas mi daytrankwiloya
Cel na swikara xey hu mi no abil na alogi da
Yunki cel na alogi xey hu mi abil na alogi da
Ji sofi cel na kone aloya.
Dio, donu al mi la trankvilegon
Por akcepti la aferojn, kiujn mi ne povas ŝanĝi,
La kuraĝon por akcepti la aferojn, kiujn mi povas ŝanĝi,
Kaj la saĝon por koni la diferencon.
Mallonga deviga preĝo (bahaa kredo)
Mi mogoki, misu Teo, ki Yu le krea mi cel na kone Yu ji na ibada Yu. Mi xahedi, fe hin momento, misu kowakalya ji Yusu daykowa, misu harekalya ji Yusu harepulya.
No hay alo teo minus Yu, Sahay fe hatari, Seduregiyen.
Mi atestas, mia Dio, ke vi kreis min por koni Vin kaj adori Vin. Mi atestas, je ĉi tiu momento, mian senfortecon kaj vian fortegon, mian senhavecon kaj vian bonhavecon.
Ne ekzistas dio krom Vi, la Helpo en danĝero, la Sindaŭriganto.
Satana alpreĝo (la satana templo)
Imi am nun estay, neninamagido ji nenbindedo yon burdaylama dotrina xen of fobipul siko. Imi am weygebo xatanli pel na yam of Drevo fe Jixi ji na dissolusigi imisu dayhox ji konfortane lama delusi. Imi am xucyo ki person am behukimu kos sesu konkreto aksyon, no sesu cungiya fe sebakal sosyal norma ji ilusipul klase.
Imi am rasona imisu hala yon xinenkalya fe moy xey, hifazine sol to hu ren abil na jenmin ki da sen sahi. Imi am sen sahte anti moy sebakal awtorita hu da tehdidu soberenya fe Un Te or Moyte. To hu da xa no fleksi musi kasiru, e ren musi nilwatu bloki tosu morya hu ren abil na destrui da yon sahiya. To sen faledo. Salom Xatan!
Ni staru nun, neklinigitaj kaj neligitaj per malnovaĉaj doktrinoj naskitaj el timemaj mensoj. Ni brakumu la satanan urĝon manĝi de la Arbo de Scio kaj dissolvigi niajn feliĉegajn kaj komfortajn malnovajn iluziojn. Ni postulu, ke ĉiu homo estu juĝita laŭ siaj konkretaj agoj, ne laŭ sia fidelo al senkialaj sociaj normoj kaj iluziaj kategorioj.
Ni rezonu niajn solvojn per agnostikismo je ĉiuj aferoj, tenante nur tion, kion oni povas pruvi vera. Ni estu firmaj kontraŭ ĉiu senkiala aŭtoritato, kiu minacas al la suvereneco de Unu aŭ Ĉiuj. Tio, kio ne fleksiĝas, devas rompi, kaj oni neniam devas preventi la morton de tio, kio povas esti detruita per la vero. Tio estas farita. Saluton, Satano!