Kiuj ni estas
Nia retej-adreso estas https://dikleyt.com/wp.
Komentoj
Se ni ebligos komentojn estonte, kiam vizitantoj lasos komentojn en la retejo, ni kolektos la datumojn montritajn en la komenta formularo, kaj ankaŭ la IP-adreson de la vizitanto kaj retumilan uzant-agentan ĉenon por helpi nin detekti spamon.
Anonima ĉeno kreita el via retpoŝtadreso (ankaŭ konata kiel haketaĵo) povus esti donita al la servo Gravatar por scii, ĉu vi uzas ĝin. La privateca politiko de la servo Gravatar estas disponebla ĉi tie: https://automattic.com/privacy/. Post aprobo de via komento, via profilbildo estus videbla kuntekste de via komento.
Aŭdvidaĵoj
Se vi alŝutas bildojn al la retejo, vi evitu elŝuti bildojn kun enkorpigitaj lokodatumoj (EXIF GPS). Vizitantoj al la retejo povas elŝuti kaj eltiri ĉiajn lokodatumojn de bildoj en la retejo.
Kuketoj
Se vi lasas komenton en nia retejo, vi povas elekti konservi vian nomon, retpoŝtadreson kaj retejon en kuketoj. Tiuj estas por via komforto, por ke vi ne devu plenigi viajn detalojn denove kiam vi lasos alian komenton. Tiuj kuketoj daŭros unu jaron. Se vi vizitas nian ensalutpaĝon, ni starigas provizoran kuketon por determini ĉu via retumilo akceptas kuketojn. Tiu kuketo ne enhavas personajn datumojn kaj estos forĵetita, kiam vi fermos vian retumilon. Kiam vi ensalutas, ni ankaŭ starigas plurajn kuketojn por konservi viajn ensalutinformojn kaj viajn ekranajn opciojn. Ensalutaj kuketoj daŭras du tagojn, kaj kuketoj por ekranaj opcioj daŭras unu jaron. Se vi elektas “Memoru min”, via ensaluto daŭros du semajnojn. Se vi elsalutas el via konto, la ensalutaj kuketoj estos forigitaj. Se vi redaktas aŭ publikigas artikolon, plia kuketo estos konservita en via retumilo. Ĉi tiu kuketo ne inkluzivas personajn datumojn kaj simple indikas la identigonumeron de la artikolo, kiun vi ĵus redaktis. Ĝi eksvalidiĝas post 1 tago.
Interna analizado
Via IP-adreso estas trifoje haketita al nerenversebla anonima ĉeno kaj konservita dum ne pli ol 24 horoj cele de interna analizado. La urbo kaj lando, de kiuj vi atingis la retejon estos registrita, kiel ankaŭ la retumilon kaj operaciumon, kiujn vi uzis, cele de plibonigado de la retejo. Tiuj datumoj ne estas asociitaj kun via IP-haketaĵo, kiun ni uzas nur por eviti registri la saman vizitanton dufoje en unu tago. Neniuj kuketoj estas uzataj tiucele kaj la konservejo de IP-haketaĵoj estas forigita post ĉiu 24-hora periodo. Neniuj el viaj datumoj estas kunhavigitaj kun iu ekstera provizanto de analizado.
Enkorpigita enhavo de aliaj retejoj
Artikoloj en ĉi tiu retejo povas inkluzivi enkorpigitan enhavon (ekz. filmetojn, bildojn, artikolojn, ktp.). Enkorpigita enhavo de aliaj retejoj kondutas precize same kiel se la vizitanto mem vizitus la alian retejon.
Tiuj retejoj povas kolekti datumojn pri vi, uzi kuketojn, enkorpigi plian eksteran spuradon kaj monitori vian interagadon kun tiu enigita enhavo, inkluzive de spurado de via interagado kun la enigita enhavo se vi havas konton kaj estas ensalutinta en tiun retejon.
Kun kiu ni dividas viajn datumojn
Se vi petas pasvortan restarigon, via IP-adreso estos inkluzivita en la restariga retpoŝtaĵo.
Kiom longe ni konservas viajn datumojn
Se vi lasas komenton, la komento kaj ĝiaj metadatumoj estas konservitaj senfine. Tio estas por ke ni povu rekoni kaj aprobi iujn ajn sekvajn komentojn aŭtomate anstataŭ teni ilin en moderiga atendovico. Por uzantoj, kiuj registriĝas en nia retejo (se iuj ekzistas), ni ankaŭ konservas la personajn informojn, kiujn ili provizas en sia uzantoprofilo. Ĉiuj uzantoj povas vidi, redakti aŭ forigi siajn personajn informojn iam ajn (kvankam ili ne povas ŝanĝi sian uzantnomon). Retejaj administrantoj ankaŭ povas vidi kaj redakti tiujn informojn.
Kiajn rajtojn vi havas pri viaj datumoj
Se vi havas konton en ĉi tiu retejo, aŭ lasis komentojn, vi povas peti ricevi eksportitan dosieron kun la personaj datumoj, kiujn ni tenas pri vi, inkluzive de iuj ajn datumoj, kiujn vi provizis al ni. Vi ankaŭ povas peti, ke ni forigu iujn ajn personajn datumojn, kiujn ni tenas pri vi. Ĉi tio ne inkluzivas iujn ajn datumojn, kiujn ni devas konservi por administraj, juraj aŭ sekurecaj celoj.
Kien viaj datumoj estas senditaj
Komentoj de vizitantoj povas esti kontrolitaj per aŭtomata spam-detekta servo.