Komparo inter Globaso kaj Esperanto pere de la Ekzercaro: 5-10

La triparta Fundamento de Esperanto formas la bazon de la moderna lingvo. Kvankam komencante per 16-regula gramatiko, ĝi ellaboras la praktikan regularon pere de la Ekzercaro. Dank’ al la Ekzercaro gramatikistoj povas derivi la plenan gramatikon de la lingvo.

Kiel lernanto de Globaso mi kredis, ke estus amuze traduki la Ekzercaron en ĝin kaj afiŝadi tion kiel blogaĵaron. Origine mi ekfaris tion per anglalingva blogaĵo por ke iu, decidanta inter la du lingvoj, havu bazon por komparo. Sed mi nun tradukas tiun afiŝon al Esperanto, por tiuj esperantistoj, kia mi, kiuj scivolemas pri aliaj planlingvoj. Mi komencos per la partoj 5-10 kaj en la sekva blogaĵo, mi tradukos la tutan La feinon.

5

Patro kaj frato. ― Leono estas besto. ― Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. ― La rozo apartenas al Teodoro. ― La suno brilas. ― La patro estas sana. ― La patro estas tajloro.

Patre ji sodar. ― Singa sen hewan. ― Rosa sen flura ji kabutar sen piu. ― Rosa deya Teodoro. ― Sola brila. ― Patre sen seha. ― Patre sen siuyen.

6

Infano ne estas matura homo. ― La infano jam ne ploras. ― La ĉielo estas blua. ― Kie estas la libro kaj la krajono? ― La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. ― Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. ― Jen estas pomo. ― Jen estas la pomo, kiun mi trovis. ― Sur la tero kuŝas ŝtono.

Nini no sen censu insan. ― Nini no haji wawa. ― Asman sen blue. ― Kitabu ji pensil sen keloka? ― Kitabu sen per mesa ji pensil sen fe kapi de janela. ― Pensil ji kalamu sen fe kapi de janela. ― Prehay pingo. ― Prehay pingo hu mi le ewreka da. ― Petra sen per geo.

7

Leono estas forta. ― La dentoj de leono estas akraj. ― Al leono ne donu la manon. ― Mi vidas leonon. ― Resti kun leono estas danĝere. ― Kiu kuraĝas rajdi sur leono? ― Mi parolas pri leono.

Singa sen bala. ― Denta de singa sen tejam. ― Tas singa, am no gibe hanta. ― Me oko singa. ― Na resta ton singa hatari. ― Kete yunki na yonidi singa? ― Me pala tem singa.

8

La patro estas bona. ― Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. ― Diru al la patro, ke mi estas diligenta. ― Mi amas la patron. ― Venu kune kun la patro. ― La filo staras apud la patro. ― La mano de Johano estas pura. ― Mi konas Johanon. ― Ludoviko, donu al mi panon. ― Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo. ― Antaŭ la domo staras arbo. ― La patro estas en la ĉambro.

Patre sen bon. ― Prehay topi de patre. ― Am loga tas patre ki mi sen ergofil. ― Mi lubi patre. ― Am ata ton patre. ― Bete estay fe comen de patre. ― Hanta de Johano sen safe. ― Mi kone Johano. ― Ludoviko, am gibe tas mi roti. ― Mi yam yon munte ji nasa yon nasa. ― Fe fronta de baytu, drevo estay. ― Patre sen in kamer.

9

La birdoj flugas. ― La kanto de la birdoj estas agrabla. ― Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. ― La knabo forpelis la birdojn. ― Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. ― Bonaj infanoj lernas diligente. ― Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. ― De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. ― Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. ― Mi legas libron. ― La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.

Piu fley. ― Lala de piu sen yukwe. ― Am gibe tas piu sui, koski ete vole na glu. ― Nini le awpel piu. ― Imi oko yon oko ji ore yon ore. ― Bon nini ergopul xwexi. ― Aleksandro no vole na xwexi, ji fe folo mi darbe Aleksandro. ― Of patre, mi le taslum kitabu, ji of sodar, mi le taslum kalamu. ― Mi ata of baytu de daypatre ji mi nun idi cel baytu de tie. ― Mi doxo kitabu. ― Patre no doxo kitabu, mas te eskri suratu.

10

Papero estas blanka. ― Blanka papero kuŝas sur la tablo. ― La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo. ― Jen estas la kajero de la juna fraŭlino. ― La patro donis al mi dolĉan pomon. ― Rakontu al mia juna amiko belan historion. ― Mi ne amas obstinajn homojn. ― Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! ― Bonan matenon! ― Ĝojan feston! (mi deziras al vi). ― Kia ĝoja festo! (estas hodiaŭ). ― Sur la ĉielo staras la bela suno. ― En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. ― La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. ― Lakto estas pli nutra, ol vino. ― Mi havas pli freŝan panon, ol vi. ― Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia. ― El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. ― Mi estas tiel forta, kiel vi. ― El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.

Paper sen sefide. ― Sefide paper sen per mesa. ― Sefide paper no haji sen per mesa. ― Prehay daftari de juni nengami. ― Patre le gibe tas mi tami pingo. ― Am loga yukwe hikaye tas misu juni doste. ― Mi no lubi esrarupul insan. ― Mi xiwon tas yu bonnuru, senyor! ― Bon soba! ― (Mi xiwon tas yu) Hox jaxnedin! ― (Nundin sen) Daydenmo hox jaxnedin! ― Meli Sola estay in asman. ― Fe nuru, imi oko luminpul Sola, ji fe noce, imi oko cambay Luna ji meli estare. ― Paper sen daymo sefide, mas taluji sen maxmo sefide. ― Milko sen maxmo engyanpul kom vino. ― Mi hare maxmo taze roti, kom yu. ― No, yu malloga, senyor: yusu roti sen minmo taze, kom misu to. ― Of moy misu bete, Ernesto sen maxim juni te. ― Mi sen denmo bala, kom yu. ― Of moy sesu sodar, Antono sen minim sofipul te.